Hieraŭ vespere mi estis malsana (mi ankoraŭ estas iomete malsana. Eble mi malvarmumas.), tial mi decidis, ke mi enlitiĝu kiel eble plej rapide, kaj enlitiĝis je la dudek-dua. Sed mi ne povis tuj endormiĝi. Ĉirkaŭ unu horon serĉante agrable malvarman lokon sur la lito mi renversadis min tien kaj reen, sed feliĉe iel mi sukcesis endormiĝi, kaj…
Mi sonĝis, ke mi perdiĝis en iu granda kaj malnova konstruaĵo. Mi serĉis elirejon, kaj trovis ŝtuparon. Malsuperenirante la ŝtuparon, mi tuj rimarkis, ke la ŝtuparon gardis diablo kun terurega bastono en la mano kaj kvin hundoj. Mi sukcesis preterkuri la diablon, sed la diablo ordonis al la kvin hundoj, ke legu min. Mi ne scias, kion signifas la ordono “legu min”, sed mi kredis, ke tio signifas teruraĵon. Timante mi alprokusimiĝis al la hundoj, sed feliĉe ili ne povis legi la japanan, kaj ili nenion povis fari al mi.
Mi pensas, ke la hundoj estis Cerbero. Mi scias, ke ĝenerale ĝi havas tri kapojn, sed eble ankaŭ miaj kvin hundoj signifas Cerberon, ĉar mi ŝatas “The Fifth Head of Cerberus” de Gene Wolfe. Do eble la diablo ne estis diablo, sed Hadeso, kaj mi estis en la Inferno.
Mi ĝojas, ke mi sukcesis eskapi el la Inferno.
sur rivereto
naĝas anasoj flavbekaj
pelante flavfoliojn
Mia kunvivantino ofte demandas min kial mi tiom ofte piediras anstataŭ veturi trajne. Mi ĉiam respondas ke mi simple ŝatas piediri, kaj mi ofte trafas ion bonan dum la piedirado. Ankaŭ hodiaŭ mi piediris ĝis la bushaltejo kiu staras en la strato Komazaŭa, ĉar mi intencis veturi de la bushaltejo ĝis Ebisu aŭtbuse. Ĉu mi trafis ion bonan? Jes, survoje al la bushaltejo mi trovis anasojn kiuj naĝas sur la rivereto Nomigaŭa.
Mi ne scias kiel oni diras ilin esperante, sed ilia scienca nomo estas Anas poecilorhyncha, kaj la nomo signifas anason kiu havas flavan bekon. Tial mi nomis ilin flavbeka anaso.
Lastatempe mi nenion skribis ĉi tie, sed mi ofte skribas en Tvitero (angle Twitter) kiel kelkaj el vi legantoj jam rimarkis. Jen miaj skribaĵoj kiujn mi hodiaŭ skribis. (Oni povos legi la skribaĵon ankaŭ en la dekstra flanko de mia blogo. Jes, ankaŭ en Tvitero multaj esperantistoj troviĝas. Provu ĝin ankaŭ vi!)
Mi ĵus vekiĝis. Ha, jam estas la sepa kaj tri kvaronoj. Sed ne estas problemo. Ĉar mi devas atingi mian laborejon ĝis la naŭa kaj duono. / Pli ol nenio. (Aŭskultante esperantajn muzikojn mi veturas trajne.) / Mi min rekte ne povas teni kiel sako malplena. (Eble tiam mi estis tre malsata.) / McDonald’s forlasas Islandon pro ekonomia krizo. (Mi legis jenan novaĵon: eo eventeo / McDonald’s forlasas Islandon pro ekonomia krizo / @tsuduketer [lernu] Ekzercoj / Rilataj vortoj kiujn mi preskaŭ bone regas.   / Aŭskultante “Pli ol nenio” de Martin kaj La Talpoj, mi laboras. Hmm… ankoraŭ tri aŭ kvar horojn? …mi devas labori. / Bone, mi ĵus finis mian taskon kiun mi devis fini hodiaŭ. (Mi povis fini mian laboron je la dudeka.) / Veturante trajne, mi legis “Karlo” de Edmond Privat. / (Kaj mi rimarkis unu eraron en la romano.) Al jena frazo unu akzativo mankas, ĉu ne?: “Kompreneble, oni ne povas elekti alian baptopatro, ol lian patran avon.”. (Sed laŭ mia usona amikino ankaŭ kiu nun legas “Karlo” al la vera papera libro ne mankas la akuzativo.)
Eble vi havas demandon: Kio estas “tsuduketer”? Bone, mi skribos pri tio. Lastatempe mi komencis uzi la retservon por Tvitero “tsuduketer (la nomo devenas de la japana frazo “cuzuketeiru (mi daŭre faras ion)”)” por registri kiam mi faris tion aŭ kiom da fojoj mi faris tion. Ties sistemo estas tre simpla. Sendu tviton pri kion vi faris kun @tsuduketer, ekzemple: @tsuduketer [piedirado (titolo de la agado kiun vi daŭre faras.)] Mi piediris de A tra B ĝis C. (noto pri la agado. Vi povas uzi sume maksimume 140 literojn.). Vi devas meti spacon inter “@tsuduketer” kaj la titolo de la agado, kaj inter la titolo de la agado kaj la noto.
Lastatempe mi faradas laŭtlegi esperantajn librojn, piediradon, kaj aliajn, kaj mi registras kiam mi faris ilin aŭ kiom da fojoj mi faris ilin, kaj mi trovis ke la servo estas tre bona. Kial? Ĉar mi facile povas forgesi mian veran celon, kaj povas ĝui registri ion mem.
Vidu kiel mi daŭre faras [laŭtlegado].
Bonuloさんがどのくらい[laŭtlegado]を続けているか
(Kiom longe Bonulo daŭre faras [laŭtlegado].)
Hieraŭ vespere ni ĝuis ŝippromenon sur la golfo Tokio. Nia ŝipo ekveturis de la elŝipejo Hinode je la dekkvara kaj dudek, kaj ĉirkaŭveturis sur la golfo Tokio ĝis ĉirkaŭ la dek-oka. Komence vespermanĝante ni ĝuis sunsubiron, kaj post la vespermanĝo ni ĝuis freŝan venton, kiu brovis sur la maro, kaj belegan pejzaĝon sur la ferdeko.
昨日東京湾クルーズを楽しんだ話。午後４時２０分日の出桟橋を出航…　沈む夕陽を眺めつつ食事を楽しみ、食後はデッキに上がって海上の爽やかな風と美しい眺めを楽しむのである　…で、ぐるりと東京湾をクルーズし、午後６時頃、ふたたび日の出桟橋に戻ってくるのである。爽快。
サンセットクルーズ | シンフォニー東京湾クルーズ
Alklaku ĉi tiun foton aŭ jenan ligilon,
oni povos rigardi mian fotoalbumon pri la ŝippromeno.
Fotoalbumo pri ŝippromeno sur la golfo Tokio
kriante silente
paro da vespertoj
flugas freneze
Hieraŭ vespere mi promenis en la parko Kinuta kiu situas proksime de mi. Sed bedaŭrinde tuj post la komenco komencis malheliĝi, kaj preskaŭ ĉiuj vizitantoj komencis hejmeniri, kaj la parko tuj fariĝis malplena. Tiam mi rimarkis du vespertoj ekflugis el ilia nesto, kaj flugaĉas freneze, kaj ŝajnis al mi ili krias jene: “Matenmanĝo!! Bongustaj flugantaj insektoj!!”. (Mi provis foti ilin, sed ne sukcesis. Kaj la vorto “vesperto” ne estas vorto kiu montras ke la sezono estas aŭtuno, sed somero.)
ĉesis pluvi
reekĉirpis griloj
ekis mateni
Je la kvina kaj tridek mi vekiĝis (verdire mi devis vekiĝi je la kvara kaj duono por partopreni en diskutrondo kiu okazis en Dua Vivo.), kaj tuj rimarkis, ke pluvis. Aŭskultante pluvsonon, mi senintence reendormiĝis, kaj post kelkaj minutoj mi denove vekiĝis, kaj bone… Jam ĉesis pluvi, kaj griloj reekĉirpis. Tiel mateniĝis.
５時半頃いったん目覚め、すぐに雨が降っていることに気がついた。雨の音を聴きながら再び眠ってしまうが、ああ、良かった、数分後に再び目覚めると雨は既に止んでおり、こおろぎが再び鳴き始めている…　というわけで、再び一日が始まった。（セカンドライフ内で４時半から行われる討論会に参加する予定だったが、寝坊した）
estas la 6-a!
vekiĝu, kantu, kaj dancu kun mi!
estas la 6-a!
vekiĝu, kantu, kaj dancu…
Tiel ŝia vekilo gaje klopodis veki ŝin. Sed malbonhumore murmurante, ŝi malŝaltis ĝin, kaj ŝi reendormiĝis. Tial mi prenis ŝian ŝultron, kaj forte vibrigis ŝin, kaj diris jene:  “Vekiĝu!! Vekiĝu!! Jam estas la sepa!! Tuj vekiĝu, aŭ vi malfruiĝos!!”.
sf’n amuzan -
ho, sed jam estas la 3-a?
atendu 2 paĝojn
Mi ne laboras. Ĉar ni japanoj nun havas aŭtunan feriaron ĝis la venonta merkredo (ĝis la venonta merkredo signifas ke ankaŭ la merkredo estos ferio?). Sed legante librojn, mi restas hejme. Mi legis “Fragmento (malbona sonĝo pri bestoj kiuj troviĝas en skistejo de Burgess.)” de Warren Fahy, kaj nun mi legas “Burndive” de Karin Lowachee. Ambaŭ romanoj estas sciencaj fikcioj (SF), kaj ambaŭ romanoj ne permesas dormi al mi.
Hieraŭ foilumante diversajn retpaĝarojn, mi hazarde trovis artikolon, en kiu la aŭtoro skribis pri Esperanto jene: Esperanto estas iom timige mistera artefarita lingvo por homoj. Kial homoj bezonas tian aĉan lingvon? Neniu bezonas artefaritan lingvon. Esperanto estas tro simpla lingvo, kiu tute ne taŭgas por verki poemojn, ktp…
Surprize al mi, la aŭtoro asertas, ke la kreinto, Zamenhof estis tro malhumila homo, ĉar li kredis, ke li povos krei lingvon, kaj la aŭtoro plue avertas, ke se tia aĉa lingvo disvastiĝus, la civilizacio rompiĝus!!
Jes, mi bone scias, ke la aŭtoro tute miskomprenas pri Esperanto, kaj mi kredas, ke la aŭtoro estas tro malhumila homo, ĉar li kredis, ke li povos skribi pri Esperanto per lia malriĉa scio pri Esperanto. Jes, kompreneble mi tuj ĝentile komentis por protesti kontraŭ la artikolo, kaj afable rekomendis al la aŭtoro, ke li denove esploru Esperanton, kaj mi petis lin, ke li redaktu la artikolon ĝusta aŭ forviŝu la parton pri Esperanto.
ときどきエスペラント関連の記事を探してネットをぶらつくのだが、エスペラントに対する恐ろしいほどの誤解に遭遇することがある。昨日発見した記事にはこうある：エスペラントとは不気味な人工言語である。人間には人工言語などというものは必要ない。ましてや、エスペラントは単純化された言語だから、そんなものが詩作などの文化的活動に適しているはずがない。幸いなことにその試みは失敗に終わっているが、そんなものが普及したら文明は崩壊するであろう。人工言語を作ろうなどと考えたザメンホフは思いあがりも甚だしい（要約）…　などと、どういうわけか、自信満々なのである。
もちろんすぐさま（いやいや、まずは、怒りが治まるのを待ってから…　笑　…当然であろう。充分な知識のない輩にここまで悪し様に愛するわれわれの言語を罵られたのである）反論のコメントは残したし、もう一度エスペラントについて調べ直してから問題の記事を訂正するか、あるいはエスペラントに関する部分を削除してはいただけないかと依頼してある。
Hodiaŭ de mia pola amikino mi ricevis recepton pri “zupa ogórkova” (pola supo el acidaj kukumoj), kiun mi manĝis en Bjalistoko, kaj tre plaĉis al mi. (Jes, kompreneble preskaŭ ĉiuj polaj manĝaĵoj plaĉis al mi, sed zupa ogórkova estis mia plej ŝatata.) Dankon. Ni provos ĝin ĉi-semajnfine. Kuirante ĝin, ni fotos la procedon, kaj ni metos la recepton ĉi tien.
ビャウィストックの世界大会会場そばの、期間中ほぼ毎日通っていたレストランでいただいたピクルスのスープ「オグルコーヴァ」のレシピを、ポーランドのお友達が送ってくれた。おいしいおいしいと食べていたのを覚えていてくれたのだろう。ありがたや。今週末に試し、その工程写真とともにそのレシピをここにアップする予定である。
Hieraŭ mi ricevis novan durdiskon, kaj mi jam kopiis gravajn aĵojn kiuj estas en mia iMac… Hm… Ne, en la nova durdisko mi jam faris kopiojn de gravaj aĵoj kiuj estas en mia iMac. Bone. Samtempe… Intertempe? …mi forbalais aĵojn, kiujn mi fakte ne bezonas. (Trarigardante ĉiujn aĵojn kiuj estis en la durdisko de mia iMac, mi elektis gravajn aĵojn, kaj kopiis ilin en la nova durdisko. Fine restis nenecesaĵoj, kaj mi forĵetis ilin en la rubujon kiel rubaĵoj, kaj forviŝis la enhavon de la rubujo.)
Krom la tre ĝena linio sur la ekrano mia iMac ne havas problemon, kaj mi povas uzi ĝin kiel kutime, sed pro la linio mi tuj perdas volon plu uzi ĝin. Ĉar la linio ĉiam krias sur la ekrano: “Jen mi!! Vidu min!! Mi estas ĉi tie!! Vidu min!! Jen mi!!”, kaj mi sentas, ke la lumo de la linio pikas miajn okulojn, kaj io malbona puŝmalfermante ĝin elirus el la luma krevaĵo… Ha, sed bone, morgaŭ riparisto venos preni mian iMac’on. Mi devas vivi ĉirkaŭ unu semajnon kiel senkomputilulo, sed mi ĝojas.
Hieraŭ vespere mi konsultis ripariston de Apple pri la problemo de mia iMac telefone, kaj li konsilis ke faru nuligi (purigi?) PRAM por solvi la problemon. Ankaŭ mi mem jam provis nuligi PRAM, sed parolante kun li telefone mi denove provis la manieron, kaj  la maniero ankaŭ ĉi-foje ne povis solvi la problemon. La riparisto konsilis pri aliaj manieroj, sed ankaŭ ili ne povis solvi la problemon.
Tial fine ni konsentiĝis ke ni riparu mian iMac’on. La venontan sabaton la riparisto venos preni mian iMac’on por ripari ĝin senpage. Tial mi devas kopii gravajn dosierojn kiuj estas en mia iMac (fari restaŭrkopion?) ĝis tiam, kaj por fari tion pli facile mi aĉetis novan durdiskon ĉe Apple Store.
ディスプレイに突然現れた邪魔な縦線問題についてアップルサポートセンターに電話した話。既に自分でも試した PRAM クリア他をすすめられたが、やはり効果なし。結局無償修理していただくことで合意し、次の土曜日に引き取りに来ていただくことになった。それまでにバックアップせねばならず、それをより簡単に済ませるために新しいハードディスクを購入した。
Hieraŭ vespere mi subite rimarkis ke tre maldika vertikala linio aperis sur maldekstra parto de ekrano de mia iMac. Tiu linio estas tre maldika, sed tre ĝena. (Ĉi-vespere mi fotos tiun linion, kaj montros ĝin al vi ĉi tie.) Mi malŝaltis mian iMac’on, kaj ŝaltis mian iMac’on… Bone, la linio malaperis… Ho ve, sed la linio denove aperis. Tial mi kontrolis pri tio, kaj trovis ke iMac kies seria numero estas W864… havas saman problemon, kaj Apple senpage riparas ilin… Ho, bone! Ankaŭ mia iMac havas serian numeron W864…, kaj mia AppleCare ankoraŭ funkcias. (Mi provis kopii ekranon, sed tiam mi ne povis foti tiun linion, tial mi fotis tiun linion iFone.)
Ve… Estas la oka kaj kvarono. Mi jam estas en mia laborejo, kaj baldaŭ eklaboros. La tajfuno n-ro 11 proksimiĝas al mia regiono, kaj la meteologia observatorio la proklamis alarmo pri pluvego kaj ventego kaj ŝvelondo en nia regiono. Ĉu la tajfuno surteriĝos sur mian regionon? Tial mi intencis ke mi estu en mia laborejo antaŭ ol la alveno de la tajfuno.
Pluvegas. Sed ne forte ventas, kaj mi sukcesis. Mi povis atingi mian laborejon sekure, kaj mi ne tiom malsekiĝis. Bone, mi eklaboru. Mi esperas ke la tajfuno ne suferigu nin kaj foriru kiel eble plej frue.
Hodiaŭ posttagmeze mi subite rimarkis, ke mi miskomprenis, ke hodiaŭ estas la dudek-oka de Aŭgusto. Mi tute ne scias kio kaŭzis la gravan miskomprenon, sed mi kredis, ke ĉi-semajno estas la venonta semajno. (Jes, fakte mi sentis, ke tempo flugas kiel sago.) Feliĉe la miskompreno kaŭzis nenian problemon.
Ha, mi rememoris, ke antaŭ du jaroj mi tiel gajnis unu jaron. Tiam mi kredis, ke mi estas kvardek-naŭ jaraĝa, sed mi ankoraŭ estis kvardek-ok jaraĝa.
突然今日が８月２８日ではないと気がついた話。この重大な間違いを引き起こした原因は不明だが、今週はずっと来週だと思っていた。この間違いが更なる間違いを引き起こさなかったのは幸い。そういえば、２年ほど前、まだ４８歳になったばかりだというのに、自分は既に４９歳だとしばらく思い込んでいたことがある。１年得をしたわけである。
Hodiaŭ suneklipso okazis. Pluvis. Ĉesis pluvi. Nubis. Sed feliĉe ankaŭ en Tokio oni povas rigardi la suneklipson (la luno kaŝis preskaŭ tri kvaronojn de la suno ĉirkaŭ je la dekunua kaj dudek.). Jen la foto kiun mi prenis.
日蝕である。雨。雨は止んだが曇り。しかし、幸いなことに、ここ東京でも日蝕（７５％の蝕。１１時２０分頃）を観察することができた。画質は悪いし、サイズは小さいしではあるが一応撮影にも成功した。これがその写真である。
Terure sufoke kaj diable varmege. Sed mi ne havas klimatizilon en la dormĉambro, kaj la klimatizilo de la vivĉambro nun ne funkcias… Pro la varmeco lastatempe mi ne bone dormas, kaj mi kutime vekiĝas je la tria aŭ la kvara, tial dormo mankas al mi. Mi malfermis la fenestrojn de la dormĉambro kaj la vivĉambro por enlasi freŝan aeron en la ĉambrojn, sed bedaŭrinde nenio okazis. Ĉio senmove restas tie kie ĉio estas.
クソ蒸しあちいが寝室にエアコンはないし、リビングのエアコンは死んでいる。それゆえ、最近は良く眠れず、三時、あるいは四時起きの日々が続いており、というわけで寝不足なのである。新鮮な空気を取り入れるべく窓を開けたが何も起こらない。すべては微動だにせず、そこにそのまま動かぬままなのである。
Trinkante limonadon hieraŭ, mi suspektis ke la vorto “limonado” ne estas bona. Ĉar la vorto simple esperantigis la anglan vorton “lemon-ade”. Tial mi kontrolis la liston pri simplaj samsignifaj vortoj en “La Bona Lingvo”. Sed en la listo mi ne povis trovi la vorton “limonado”. Bone, do mi kreu pli bonan vorton por “limonado”.
La Bona Lingvo
Kio estas “limonado”? Limonado estas trinkaĵo kiu konsistas el citrona suko, akvo, kaj sukero. Jes, en la nova vorto por “limonado” nepre enhavas la vorton “citron” anstataŭ la vorto “limon”… Akvita citronsuk? Akvumita citronsuko? Iom tre longe, kaj malĝuste. Ĉar la vortoj “akvi” aŭ “akvumi” signifas “malsekigi”… Citronsuko kun akvo? Pli kompreneble sed pli longe… Maldensa? Maldenscitronsuko?
Ĉu mi povus uzi la vorton “hela”?
Ĉar la koloro de limonado estas pli hela ol tiu de citronsuko.
Helcitronsuko? Bone?
Kelnero!
Donu al mi glason da helcitronsuko!
Huj!! Ĉirkaŭ je la kvara terura doloro en mia maldekstra kruro subite vekis min. Kio okazis!? (Tiam mi pensis: “Bone, mi trovis aferon skribindan en mia blogo. Sed…) La musklo de mia maldekstra kruro tro streĉiĝis, ne, spasmis, spasmis? Ne, mi ne sciis kiel oni diras “komragaeri” esperante. (Ĉar mi volis skribi pri la afero en mia blogo esperante. Por tio mi nepre devas uzi vorton “komragaeri”, sed esperante.) Hujjj!!! Kia terura doloro!!! Mi decidis ke poste mi kontrolu pri tio per mia vortaro. Jes, antaŭ ĉio mi devis solvi la doloron. Mi devis malstreĉi mian maldekstran kruron. Tiam mi rememoris ke por solvi zozon (tiam mi ne scias kiel oni diras “komragaeri” esperante, tial mi provizore uzis la ĉiopovan vorton zozon laŭ la regulo dek-sepa.) oni devas turni kaj masaĝi la dikan fingron de la kruro kiu zozas. Bone, mi provis preni mian maldekstran dikan fingron, sed… Aŭ!!! Hujjj!!! Mia unua provo malsukcesis, ĉar mi ne povis preni ĝin pro terura doloro. Mi petis helpon al mia kunloĝantino kiu dormas apud mi: “Hej, U. Mi havas peton. Bonvolu…”. Ŝi murmuris kun ĝeneca mieno: “Hmm… mm…”, kaj ŝi turnis sian korpon kaj montras sian dorson al mi. Mi denove provis preni mian maldekstran dikan fingron… Bone! Mi fine skcesis preni ĝin kaj komencis masaĝi… Hujjj!!!
Poste Toño sugestis jene: “Eble taŭgas kramfo (“muskola spasmo, dolora kaj portempa” laŭ PIV); alia afero estas kontrakturo; ĉiukaze, fartu bone!!” Kaj ankaŭ mi mem kontrolis pri la vorto “kramfo” per ReVo. Bone, mi certe havis kramfon en mia maldekstra kruro… Hmm… Sed iom strange, ĉar jam estas la dek-oka kaj duono, sed mia kruro ankoraŭ doloras.
kramfo:
Speco de spasmo, dolora kuntiriĝo de muskoloj daŭranta kelkajn sekundojn aŭ minutojn.
Reta Vortaro
Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento
Laŭ la veterinformoj hieraŭ la tempereturo estis pli ol tridek celsiaj gradoj ĉe ni, kaj ankaŭ hodiaŭ estis tre varmege, kaj nun estas varmege. Ĉu? Ne, mi ne scias kiom da gradoj estas nun. Sed tio tute ne gravas, ĉu ne? Mi ne scias tion, sed mi nun volas krii: “SUFOKE VARMEGE!!“. Kaj mi kriu ankaŭ jene: “Donu al mi grandan glason da orĉatao!!*”. Ĉu vi ne scias kio estas orĉatao? Verdire ankaŭ mi neniam trinkis orĉataon, sed iam mia hispana amiko rekomendis ĝin. Laŭ li sen orĉatao neniu povas travivi varmegan someron.
*Orĉatao (hispane: horchata): Hispandevena trinkaĵo kiu konsistas el suko de ĉufao (hispane: chufa: radiko de Cyperus esculentus) kun mielo aŭ sukero kaj lakto.
Miaj kolegoj jam scias ke mi estas esperantisto, kaj mi partoprenos en la Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko, Pollando. Jes, mi ofte parolas pri Esperanto, kaj mi kredis ke ili jam scias kio estas Esperanto kaj kiel ĝi funkcias. Sed!!
Unu el miaj kolegoj demandis min kiun lingvon ni esperantistoj uzos dum la kongreso. Jes, mi tuj respondis ke kompreneble ni uzos Esperanton. Sed post iom da sekundoj la kolego denove demandis min jene:
“Ĉu vi lerte parolas en la angla?”
Hierŭ vespere mia kunloĝantino instruis la japanan lingvon al edzo de mia pola amikino per Skajpo. Mi kaj mia kunloĝantino sciis ke li povas paroli angle, pole, kaj japane sed nur iom, kaj bedaŭrinde li ne povas paroli esperante. Nur tion kion ni sciis pri li. Ni tute ne sciis kiam li eklernis la japanan, kiom li povas kompreni la japanan lingvon. Kaj krome mia kunloĝantino komprenas la anglan lingvon sed nur iom, kaj tute ne povas kompreni la polan lingvon.
Kiel ŝi instruis la japanan lingvon al li? Ŝi uzis kelkajn kartojn sur kiuj japanaj bazaj frazetoj estas skribitaj. Montrante ilin al li, ŝi elparolas la japanajn frazojn, kaj petis lin ke ripetu la frazojn. Mi estis apud ŝi kaj lia edzino (mia amikino) estis apud li. Ankaŭ ni intertajpis esperante per Skajpo, kaj helpis la instruadon kaj la interkomprenon inter ili al ili… Ĉu ni sukcesis? Ni ne scias. Ni ne certas ĉu ni sukcesis, sed almenaŭ mi kaj mia amikino certas ke Esperanto bone funkciis kiel ponto lingvo. Hm, eble ni povus havi lecionojn kiuj similas al la esperantaj lecionoj por komencantoj en Dua Vivo: rektan metodon.
Post la leciono mi parolis kun mia amikino.
Bonulo: Via edzo havas bonan guston, ĉar li volas lerni la japanan lingvon.
Mia amikino: Jes, vi pravas. Sed!
Bonulo: Sed? Ha!
Ni samtempe kriis.
Bonulo: Sed plej bona ŝatokupo estas lerni Esperanton!!
Mia amikino: Se li volus lerni ankaŭ Esperanton, tiam li havus pli bonan guston!!
Je la kvina kaj kvarono frumatene. Kiam mia kunloĝantino U vekis min, mi estis ĝuanta plej lastan sonĝon en miaj kvardekaj jaraĝoj. Kio okazis? Duone dormante mi demandis ŝin. Ŝi respondis ke vekiĝu, ellitiĝu, kaj ensalutu en Duan Vivon. Kvankam mia cerbo ankoraŭ ne bone funkciis, mi tamen tuj rimarkis ke miaj geamikoj planas ian surprizon por festi mian naskiĝtagon. Bone, antaŭ ol ensaluti en Duan Vivon, mi kontrolu mian retpoŝtkeston. Jen mi trovis retmesaĝon de mia amikino ke iu ŝtelis nian lernejon en Esperanto-Lando, hehehe. Mi nun certas kion intencas ili.
Dankegon al vi ĉiuj miaj geamikoj.
Sed mi havas demandon: Kial vi scias kion mi plej ŝatas?
Jes, vi donacis al mi mian plej ŝatatan…
REENDORMIĜON post vekiĝo frumatene.
Brulvundo, brulvundo, brulvundo, la vorto sonas amuze. Hodiaŭ mi senintence dormis apud hejtilo. Ĝi ne estas tiom varma sed sufiĉe danĝera. Ne restu apud hejtilo tro proksime kaj tro longe. Se vi restos apud hejtilo tro proksime kaj tro longe, ĝi brulvundos vin. Ho ve, mia maldekstra piedartiko doloras min pro moder-temperatura brulvundo. Tial mi ne povis bani mian maldekstran kruron, sed mi banis min krom la kruro. Do, imagu kiel mi banis min.